Libro de Amos 4:6
Tial Mi donis al vi purecon de la dentoj en ĉiuj viaj urboj kaj mankon de pano en ĉiuj viaj lokoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 26:26Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi manĝos kaj ne satiĝos.
Ruth 1:1En la tempo, kiam regis la juĝistoj, iam malsato okazis en la lando; kaj foriris viro el Bet-Leĥem en Judujo, por pasloĝi en la lando de Moab; li kaj lia edzino kaj liaj du filoj.
1 Kings 18:2Kaj Elija iris, por montri sin al Aĥab. La malsato estis forta en Samario.
2 Kings 6:25Estis granda malsato en Samario. Kaj ili sieĝis ĝin tiel longe, ĝis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab’o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj.
2 Chronicles 28:22En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraŭ la Eternulo, li, la reĝo Aĥaz.
Isaiah 9:12la Sirianojn de antaŭe kaj la Filiŝtojn de malantaŭe; kaj ili formanĝos Izraelon per la tuta buŝo. Malgraŭ ĉio ĉi tio ne kvietiĝis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.