Libro de Amos 5:15
Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
14Serĉu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras.
Cross References
Exodus 32:30La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo: Vi pekis per granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros pardonon por via peko.
1 Kings 20:31Kaj liaj servantoj diris al li: Ni aŭdis, ke la reĝoj de la domo de Izrael estas reĝoj kompatemaj; ni metu do sakaĵon sur niajn lumbojn kaj ŝnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la reĝo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo.
2 Kings 14:26Ĉar la Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu helpanto por Izrael.
2 Kings 19:4Eble aŭdos la Eternulo, via Dio, ĉiujn vortojn de Rabŝake, kiun sendis la reĝo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj punos pro la vortoj, kiujn aŭdis la Eternulo, via Dio. Levu do preĝon por la restintoj, kiuj ankoraŭ ekzistas.
Psalms 34:14Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.
Psalms 37:27Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne.