Amos 5:27
Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo estas Dio Cebaot.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
1 Kings 14:15Kaj la Eternulo frapos Izraelon, similigante lin al kano, kiu ŝanceliĝas en la akvo, kaj Li elŝiros la Izraelidojn el tiu bona tero, kiun Li donis al iliaj patroj, kaj Li disblovos ilin trans la Riveron pro tio, ke ili faris siajn sanktajn stangojn, kolerigante la Eternulon.
2 Kings 17:6En la naŭa jaro de Hoŝea la reĝo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj loĝigis ilin en Ĥalaĥ, kaj en Ĥabor, ĉe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.
Amos 4:13Ĉar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion ĉi tiu intencas; Li faras la ĉielruĝon kaj la nebulon; Li iras sur la altaĵoj de la tero; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.
Acts 7:43Kaj vi portis la tabernaklon de Moleĥ Kaj la stelon de la dio Refan, La figuraĵojn, kiujn vi faris, por adorkliniĝi al ili; Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon.