Libro de Amos 6:1
Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al kiuj sin turnas la domo de Izrael!
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Judges 18:7Kaj tiuj kvin viroj ekiris kaj venis en Laiŝon, kaj vidis la popolon, ke ĝi tie loĝas senzorge, laŭ la maniero de la Cidonanoj, trankvile kaj fide, kaj neniu per io ofendas ilin en la lando aŭ regas super ili, kaj de la Cidonanoj ili estas malproksime kaj kun neniu ili havas ian aferon.
Proverbs 1:32Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas.
Isaiah 33:14Ektimos la pekuloj sur Cion, tremo kaptos la hipokritulojn: Kiu el ni eltenos ĉe la ekstermanta fajro? kiu el ni eltenos ĉe la eterna ardego?
Jeremiah 5:5mi iros al la eminentuloj, kaj mi parolos kun ili: ili ja konas la vojon de la Eternulo, la leĝojn de sia Dio; sed ankaŭ ili ĉiuj kune rompis la jugon, disŝiris la ŝnurojn.
Jeremiah 48:11De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia feĉo, li ne estis transverŝata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne ŝanĝiĝis.
Lamentations 1:1Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma! La estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino, La princino de landoj fariĝis tributulino!