Libro de Amos 6:14
Jen, diras la Eternulo, Dio Cebaot, Mi levos kontraŭ vin, ho domo de Izrael, nacion, kiu premos vin de Ĥamat ĝis la torento de la stepo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
13Vi ĝojas pro senvaloraĵoj; vi diras: Ĉu ne per nia forto ni akiris al ni potencon?
Cross References
1 Kings 8:65Kaj Salomono faris tiam feston, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de Ĥamat ĝis la torento de Egiptujo, antaŭ la Eternulo, nia Dio, dum sep tagoj kaj ankoraŭ sep tagoj, kune dek kvar tagoj.
2 Kings 15:29En la tempo de Pekaĥ, reĝo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maaĥan, Janoaĥon, Kedeŝon, Ĥacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.
Isaiah 7:20En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la transriveranoj, per la reĝo de Asirio, la kapon kaj la harojn de la piedoj, kaj forigos eĉ la barbon.
Isaiah 10:5Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno.
Ezekiel 47:15Jen estas la limo de la lando: sur la norda rando, komencante de la Granda Maro, ĝi iras tra Ĥetlon en la direkto al Cedad;