Libro de Amos 7:4
Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis juĝon per fajro, ke ĝi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Tiam la Eternulo bedaŭris tion: Tio ne estos, diris la Eternulo.
5Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
Cross References
Leviticus 10:2Tiam eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj forbruligis ilin, kaj ili mortis antaŭ la Eternulo.
Deuteronomy 32:22Ĉar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj ĝi brulas ĝis la profundoj de Ŝeol, Kaj ĝi ruinigas la teron kaj ĝiajn produktojn, Kaj ĝi bruligas la bazojn de la montoj.
Isaiah 66:15Ĉar jen la Eternulo venos en fajro, kaj Lia ĉaro estos kiel ventego, por elverŝi en ardo Sian koleron kaj en flama fajro Sian indignon.
Jeremiah 21:12Domo de David! diras la Eternulo: Frue matene faru juĝon kaj savu prematon el la mano de premanto, por ke Mia kolero ne aperu kiel fajro kaj ĝi ne ekflamu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu povos ĝin estingi.
Joel 2:30Kaj Mi donos miraklajn signojn en la ĉielo kaj sur la tero: sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo.
Amos 1:7Mi sendos fajron sur la muregon de Gaza, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn.