Libro de Amos 8:3
La kantoj de la palaco fariĝos lamentoj en tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo; estos multe da kadavroj; sur ĉiu loko oni ĵetos ilin silente.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Aŭskultu ĉi tion, vi, kiuj penas engluti la malriĉulojn kaj pereigi la humilulojn de la tero,
Cross References
Leviticus 10:3Kaj Moseo diris al Aaron: Jen pri ĉi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris: Per Miaj proksimuloj Mi sanktiĝos kaj antaŭ la tuta popolo Mi majestiĝos. Kaj Aaron silentis.
Isaiah 37:36Kaj eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj.
Jeremiah 22:18Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo: Oni ne lamentos pri li: Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li: Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo!
Joel 1:5Vekiĝu, ho ebriuloj, kaj ploru, ĝemu vi, ĉiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via buŝo.
Joel 1:13Zonu vin kaj ploru, ho pastroj; ĝemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj kuŝu en sakaĵoj, ho servistoj de mia Dio; ĉar malaperis el la domo de via Dio la farunoferoj kaj verŝoferoj.
Amos 5:16Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro: Sur ĉiuj placoj estos plorado, sur ĉiuj stratoj oni dirados: Ho ve, ho ve! kaj oni vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj kantoj, por plorkanti.