Amos 9:13
Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontiĝos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolĉan sukon, kaj ĉiuj montetoj fariĝos fruktoportaj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 26:5Kaj la tempo de draŝado daŭros ĉe vi ĝis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj daŭros ĝis la semado, kaj vi manĝos vian panon sate kaj vi loĝos sendanĝere en via lando.
Psalms 97:5Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.
Isaiah 55:13Anstataŭ pikarbetaĵo elkreskos cipreso, anstataŭ urtiko elkreskos mirto; kaj tio estos gloro por la Eternulo, eterna signo, kiu ne ekstermiĝos.
Hosea 2:21En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la ĉielon, kaj ĝi favoros la teron;
Joel 3:20Sed Judujo estos loĝata eterne, kaj Jerusalem en ĉiuj generacioj.
John 4:35Ĉu vi ne diras: Estas ankoraŭ kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi: Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto.