Epistolo al la Koloseanoj 2:13
Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni ĉiujn erarojn;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Epistolo al la Koloseanoj 2
Cross References
Psalms 71:20Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.
Isaiah 1:18Venu, kaj ni faru inter ni juĝan disputon, diras la Eternulo: se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili fariĝos kiel lano.
Jeremiah 31:34Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon; ĉar ĉiuj Min konos, de iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj, diras la Eternulo; ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.
Luke 9:60Sed li diris al li: Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio.
Luke 15:32Sed konvenis esti gajaj kaj ĝoji; ĉar ĉi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.
John 6:63La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo.