Libro de Danielo 11:22
Kaj la dronigantaj taĉmentegoj estos dronigitaj kaj frakasitaj de li, kaj ankaŭ la princo, kun kiu estis farita la interligo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Danielo 11
Cross References
Isaiah 8:7pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la reĝon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj ĝi leviĝos super ĉiujn siajn kuŝujojn kaj iros super ĉiujn siajn bordojn.
Daniel 8:11Kaj eĉ kontraŭ la armeestron ĝi leviĝis, forprenis de li la ĉiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan loĝejon.
Daniel 9:26Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun ĝia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj ĝia fino estos kiel de inundego; kaj ĝis la fino de la milito ĝi estos tute dezertigita.
Amos 8:8Ĉu pro tio ne ektremos la tero, ne ekploros ĉiuj ĝiaj loĝantoj? Ĝi tuta ekskuiĝos kiel lago, ĝi leviĝos kaj malleviĝos kiel la Rivero de Egiptujo.
Nahum 1:8Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo.