Daniel 11:24
En la pacajn kaj plej bonstatajn urbojn de la lando li venos, kaj faros tion, kion ne faris liaj patroj nek liaj prapatroj; la kaptaĵon, rabaĵon, kaj havaĵon li disĵetos; kaj li direktos siajn intencojn kontraŭ la fortikigitajn urbojn, sed nur ĝis certa tempo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Nehemiah 9:25Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de ĉio bona, putojn elhakitajn en ŝtonoj, vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn, kaj multajn manĝaĵdonajn arbojn. Kaj ili manĝis, satiĝis, grasiĝis, kaj ĝuis, dank’ al Via granda boneco.
Proverbs 19:6Multaj serĉas favoron de malavarulo; Kaj ĉiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn.
Ezekiel 38:10Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn.
Matthew 9:4Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?