Libro de Danielo 11:4
Sed dum lia starado lia regno disrompiĝos kaj dividiĝos laŭ la kvar ventoj de la ĉielo, kaj ĝi transiros ne al liaj idoj, kaj ne kun tiu potenco, kun kiu li regis; lia regno estos disŝirita kaj transiros al homoj fremdaj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Aperos reĝo potenca, kiu regos kun granda forto, kaj faros ĉion, kion li volos.
Read all of Libro de Danielo 11
Cross References
Job 20:5Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta?
Psalms 39:6Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos.
Psalms 73:17Ĝis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio.
Ecclesiastes 4:8jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satiĝi de riĉeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de ĝuado? Ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj malbona afero.
Jeremiah 12:17Sed se ili ne aŭskultos, tiam Mi tute elŝiros tiun popolon kaj ekstermos ĝin, diras la Eternulo.
Jeremiah 31:40Kaj la tuta valo de kadavroj kaj de cindro, kaj ĉiuj kampoj ĝis la torento Kidron, ĝis la angulo de la Pordego de Ĉevaloj oriente, estos sanktaj al la Eternulo, ne detruiĝos kaj ne plu ruiniĝos eterne.