Libro de Danielo 12:3
Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la ĉielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por ĉiam kaj eterne.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Danielo 12
Cross References
Judges 5:31Tiel pereu ĉiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la leviĝanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.
Proverbs 4:18Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.
Ecclesiastes 12:9Krom tio, ke la Predikanto estis saĝulo, li ankoraŭ instruis scion al la popolo; li ĉion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj.
Daniel 11:33La klerigantoj de la popolo klerigos multajn, kvankam dum kelka tempo ili falados de glavo, fajro, mallibereco, kaj prirabado.
Matthew 13:43Tiam la justuloj brilos kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn, tiu aŭdu.
Matthew 24:45Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutraĵon ĝustatempe?