Libro de Danielo 2:28
sed en la ĉielo ekzistas Dio, kiu malkaŝas kaŝitaĵon; Li malkaŝis al la reĝo Nebukadnecar tion, kio estos en tempo estonta. Via sonĝo kaj la vizioj de via kapo sur via lito estis jenaj:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Danielo 2
Cross References
Genesis 40:8Kaj ili diris al li: Ni sonĝis sonĝon, sed estas ĉi tie neniu, kiu ĝin signifoklarigus. Kaj Jozef diris al ili: La signifoklarigoj apartenas ja al Dio; tamen rakontu al mi.
Genesis 49:1Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektiĝu, kaj mi sciigos al vi, kio fariĝos al vi en la tempo venonta.
Deuteronomy 4:30Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos ĉio ĉi tio en la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi aŭskultos Lian voĉon;
Psalms 115:3Sed nia Dio estas en la ĉielo; Ĉion, kion Li deziras, Li faras.
Isaiah 41:22Ili alvenu, kaj diru al ni, kio fariĝos; diru al ni, kion signifas tio, kio estis en la komenco, tiam ni pripensos kaj ekscios la finon; aŭ sciigu al ni tion, kio estos.
Jeremiah 48:47Sed en la tempo estonta Mi revenigos la kaptitojn de Moab, diras la Eternulo. Ĝis ĉi tie estas la verdikto pri Moab.