Libro de Danielo 4:31
Kiam ĉi tiu parolo estis ankoraŭ en la buŝo de la reĝo, eksonis voĉo el la ĉielo: Al vi, ho reĝo Nebukadnecar, estas dirate: La regno estas prenata for de vi;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Danielo 4
Cross References
Exodus 15:9La malamiko diris: Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satiĝos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano.
1 Samuel 15:23Ĉar malobeo estas kiel peko de sorĉado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malŝatis la diron de la Eternulo, Li malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo.
Psalms 145:13Via reĝeco estas reĝeco eterna, Kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj.
Daniel 4:34Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la ĉielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi laŭdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno daŭras en ĉiuj generacioj.
Daniel 5:28PERES: via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj.
Daniel 12:7Kaj mi aŭskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la ĉielo, kaj ĵuris per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finiĝos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumiĝos ĉio ĉi tio.