Libro de Danielo 6:7
Ĉiuj ĉefaj estroj de la regno, regionestroj, satrapoj, konsilistoj, kaj militestroj interkonsentis, ke oni devas elirigi reĝan dekreton kaj severe ordoni, ke ĉiun, kiu en la daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo anstataŭ de vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Kaj tiuj ĉefaj estroj kaj satrapoj venis al Dario, kaj diris al li tiel: Ho reĝo Dario, vivu eterne!
Read all of Libro de Danielo 6
Cross References
Psalms 2:2Leviĝas reĝoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante:
Psalms 59:3Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo, Fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.
Psalms 62:4Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo; Plaĉas al ili malvero; Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas. Sela.
Psalms 83:1Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!
Daniel 2:4La Ĥaldeoj respondis al la reĝo en la lingvo Siria: Ho reĝo, vivu eterne! diru la sonĝon al viaj servantoj, kaj ni klarigos ĝian signifon.
Daniel 3:6Kiu ne faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu tuj estos ĵetita en ardantan fornon.