Libro de Danielo 7:1
En la unua jaro de Belŝacar, reĝo de Babel, Daniel havis sonĝon kaj vizion de sia kapo sur sia lito. Li enskribis tiun sonĝon, prezentinte la esencon de la afero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Danielo 7
Cross References
Genesis 46:2Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu diris: Jen mi estas.
Job 4:13Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn,
Isaiah 8:1Kaj la Eternulo diris al mi: Prenu al vi grandan skribtabulon, kaj skribu sur ĝi per homa skribilo: Rapidu akiri, baldaŭ rabado.
Jeremiah 23:28Profeto, kiu vidis sonĝon, rakontu sonĝon; kaj tiu, al kiu aperis Mia vorto, raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas inter pajlo kaj greno? diras la Eternulo.
Jeremiah 36:4Kaj Jeremia alvokis Baruĥon, filon de Nerija; kaj Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al li.
Daniel 1:17Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri ĉiuj libroj kaj saĝaĵo, kaj Daniel estis ankaŭ kompetenta pri ĉiaj vizioj kaj sonĝoj.