Libro de Danielo 7:10
Fajra rivero elfluis kaj disverŝiĝis antaŭ Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaŭ Li. La juĝantoj sidiĝis, kaj la libroj malfermiĝis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Danielo 7
Cross References
1 Kings 22:19Sed Miĥaja diris: Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo: mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la ĉielo staris antaŭ Li dekstre kaj maldekstre de Li.
Psalms 50:3Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaŭ Li, Ĉirkaŭ Li estas granda ventego.
Psalms 96:11Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero, Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
Psalms 97:3Fajro iras antaŭ Li, Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.
Isaiah 30:27Jen la nomo de la Eternulo venas de malproksime; Lia kolero flamas kaj estas pezega; Lia buŝo estas plena de indigno, kaj Lia lango estas kiel fajro ekstermanta;
Isaiah 66:15Ĉar jen la Eternulo venos en fajro, kaj Lia ĉaro estos kiel ventego, por elverŝi en ardo Sian koleron kaj en flama fajro Sian indignon.