Libro de Danielo 8:25
Kaj pro lia saĝeco liaj ruzaĵoj sukcesos en lia mano, kaj li fieriĝos, kaj meze de paco li multajn pereigos, kaj li leviĝos kontraŭ la Princon de la princoj; sed li estos frakasita, kvankam ne per mano.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Danielo 8
Cross References
Jeremiah 48:26Ebriigu lin, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo; Moab plaŭdos en sia vomaĵo, kaj li mem estos objekto de mokado.
Daniel 2:34Vi vidis poste, ke ŝtono deŝiriĝis sen ago de ia mano, frapis la statuon, ĝiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis ilin.
Daniel 7:8Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antaŭaj kornoj estis elŝiritaj antaŭ ĝi kun la radiko; kaj jen montriĝis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj buŝon, kiu parolas malhumile.
Daniel 8:11Kaj eĉ kontraŭ la armeestron ĝi leviĝis, forprenis de li la ĉiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan loĝejon.
Daniel 11:12Li forkondukos tiun homamason, kaj fieriĝos lia koro; sed kvankam li venkos multajn milojn, li tamen ne fariĝos pli forta.
Daniel 11:32Tiujn, kiuj malbonagas kontraŭ la interligo, li allogos per flataĵoj. Sed la homoj, kiuj konas sian Dion, fariĝos kuraĝaj kaj komencos agi.