Libro de Danielo 9:12
Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj juĝistoj, kiuj faradis juĝon ĉe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfeliĉon; sub la tuta ĉielo nenie fariĝis tio, kio fariĝis al Jerusalem.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Danielo 9
Cross References
1 Kings 3:9Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; ĉar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon?
Job 12:17Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la juĝistojn Li faras malsaĝaj.
Psalms 82:2Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.
Proverbs 8:16Per mi regas la princoj Kaj la potenculoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero.
Isaiah 44:26kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem: Ĝi havos multe da loĝantoj; kaj pri la urboj de Judujo: Ili estos rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos;
Jeremiah 39:16Iru kaj diru al la Etiopo Ebed-Meleĥ jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri ĉi tiu urbo al malbono, ne al bono, kaj ili plenumiĝos antaŭ via vizaĝo en tiu tempo.