Libro de Danielo 9:16
Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturniĝu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; ĉar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindaĵo antaŭ ĉiuj niaj ĉirkaŭantoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Danielo 9
Cross References
Leviticus 26:39Kaj la restintoj el vi senfortiĝos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaŭ pro la pekoj de siaj patroj ili senfortiĝos.
1 Kings 9:7tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo; kaj Izrael fariĝos proverbo kaj moko inter ĉiuj popoloj.
Psalms 31:1Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; Per Via justeco savu min.
Psalms 71:2Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.
Psalms 87:1Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.
Psalms 106:6Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.