Daniel 9:21
dum mi ankoraŭ parolis preĝante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antaŭe en la vizio, alflugis, kaj ektuŝis min ĉirkaŭ la tempo de la vespera ofero;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
1 Kings 18:29Kiam pasis la tagmezo, ili ĉiam ankoraŭ faradis la ceremoniojn, ĝis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia voĉo, nenia respondo, nenia atento.
Ezra 9:4Kaj kolektiĝis al mi ĉiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite ĝis la vesperofero.
Psalms 104:4Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;
Isaiah 6:6Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro,
Ezekiel 1:14Kaj la kreitaĵoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj.
Daniel 8:18Kiam li parolis al mi, mi kuŝis senkonscie sur la tero; sed li ektuŝis min kaj starigis min sur mia loko.