Readmono 10:9
Tial Levi ne ricevis parton kaj heredan posedaĵon kun siaj fratoj: la Eternulo estas lia heredaĵo, kiel la Eternulo, via Dio, diris al li.)
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 18:20Kaj la Eternulo diris al Aaron: En ilia tero vi ne havos heredaĵon, kaj parton vi ne havos inter ili; Mi estas via parto kaj via heredaĵo meze de la Izraelidoj.
Numbers 18:24Ĉar la dekonaĵon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedaĵon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedaĵon.
Deuteronomy 12:12kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, ĉar li ne havas parton kaj posedaĵon kun vi.
Deuteronomy 14:29kaj venos la Levido — ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi — kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili manĝos kaj satiĝos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en ĉiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.
Deuteronomy 18:2Heredaĵon ili ne havos inter siaj fratoj: la Eternulo estas ilia heredaĵo, kiel Li diris al ili.
Ezekiel 44:28Kaj ilia heredaĵo estu tio, ke Mi estas ilia heredaĵo; terposedaĵon ne donu al ili en Izrael: Mi estas ilia posedaĵo.