Readmono 11:1
Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn aranĝojn kaj leĝojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en ĉiu tempo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 4:1Kaj nun, ho Izrael, aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi.
Deuteronomy 4:40Kaj observu Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi kaj al viaj filoj post vi, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi por ĉiam.
Deuteronomy 6:1Kaj jen estas la ordonoj, la leĝoj, kaj la reguloj, kiujn la Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin;
Deuteronomy 10:12Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo;
Deuteronomy 13:4La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian voĉon aŭskultu, kaj al Li servu, kaj al Li alteniĝu.
Deuteronomy 30:6Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu.