Readmono 12:3
Kaj detruu iliajn altarojn, kaj rompu iliajn monumentojn, kaj iliajn sanktajn stangojn forbruligu per fajro, kaj la figurojn de iliaj dioj disbatu, kaj ekstermu ilian nomon de tiu loko.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Ne faru tiele al la Eternulo, via Dio;
Cross References
Exodus 23:13Kaj ĉion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la nomon de aliaj dioj ne citu, ĝi ne estu aŭdata el via buŝo.
Deuteronomy 7:5Sed tiele agu kun ili: iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku kaj iliajn idolojn forbruligu per fajro.
1 Kings 15:13Kaj eĉ sian patrinon Maaĥa li senigis je ŝia titolo de reĝino, pro tio, ke ŝi faris idolon por Aŝtar. Kaj Asa dishakis ŝian idolon kaj forbruligis ĉe la torento Kidron.
2 Kings 23:14Kaj li disrompis la statuojn kaj dehakis la sanktajn stangojn, kaj plenigis ilian lokon per ostoj de homoj.
2 Chronicles 14:3Li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altaĵojn, li disbatis la statuojn, kaj dehakis la sanktajn stangojn.
2 Chronicles 31:1Kiam ĉio ĉi tio finiĝis, ĉiuj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altaĵojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, ĝis plena ekstermo. Kaj reiris ĉiuj Izraelidoj ĉiu al sia posedaĵo, al siaj urboj.