Readmono 12:6
kaj tien alportu viajn bruloferojn kaj viajn buĉoferojn kaj viajn dekonaĵojn kaj la oferdonojn de viaj manoj kaj viajn promesitaĵojn kaj viajn memvolajn oferojn kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 17:3Se iu el la domo de Izrael buĉos bovon aŭ ŝafon aŭ kapron en la tendaro, aŭ se li buĉos ĝin ekster la tendaro,
Numbers 18:15Ĉiu utermalferminto el ĉiuj vivaj estaĵoj, kiun ili alportas al la Eternulo, kiel el homoj, tiel ankaŭ el brutoj, apartenas al vi; tamen prenu elaĉeton pro unuenaskito el homoj, kaj ankaŭ pro unuenaskito el malpuraj brutoj prenu elaĉeton.
Deuteronomy 14:22Apartigu dekonaĵon el ĉiuj produktaĵoj de via semado, kiuj venas de la kampo ĉiujare.
Deuteronomy 15:19Ĉiun virseksan unuenaskiton, kiu naskiĝos al viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, dediĉu al la Eternulo, via Dio; ne laboru per la unuenaskito de via bovo, kaj ne tondu la unuenaskiton de via ŝafo.
1 Samuel 1:21La viro Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi al la Eternulo la ĉiujaran oferon kaj sian promesitaĵon.
2 Chronicles 31:14Kore, filo de Jimna, Levido pordegisto ĉe la flanko orienta, estis super la memvolaj donoj al Dio, super la oferdonoj, alportataj al la Eternulo, kaj super la plejsanktaĵoj.