Readmono 13:4
La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian voĉon aŭskultu, kaj al Li servu, kaj al Li alteniĝu.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 6:5Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.
Deuteronomy 10:20La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluiĝu kaj per Lia nomo ĵuru.
Deuteronomy 30:20amante la Eternulon, vian Dion, aŭskultante Lian voĉon kaj alkroĉante vin al Li; ĉar Li estas via vivo kaj via longatempeco de loĝado sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.
2 Chronicles 34:31Kaj la reĝo stariĝis sur sia loko, kaj faris interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj leĝojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro.
Micah 6:8Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.
Romans 6:13ankaŭ ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio.