Readmono 14:1
Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio: ne faru sur vi entranĉojn kaj ne faru senharaĵon super viaj okuloj pro mortinto;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 6:4Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo.
Leviticus 19:27Ne ĉirkaŭtondu la flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo.
Leviticus 21:5Ili ne faru al si senharaĵon sur sia kapo, kaj la flankojn de sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entranĉojn.
Psalms 82:6Mi diris: Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
Jeremiah 3:19Mi diris: Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la ĉarman landon, la plej belan heredaĵon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris: Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi.
Jeremiah 31:9Kun ploro ili venos, kun preĝoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laŭ vojo ĝusta, sur kiu ili ne falpuŝiĝos; ĉar Mi fariĝis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.