Readmono 16:15
Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; ĉar benos vin la Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj produktaĵoj kaj en ĉiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 23:36Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu ĉe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo ĝi estas, faru nenian laboron.
Deuteronomy 7:13kaj Li amos vin kaj benos vin kaj multigos vin, kaj benos la frukton de via ventro kaj la frukton de via tero, vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon, la frukton de viaj bovinoj kaj la frukton de viaj ŝafinoj, sur la tero, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al vi.
Deuteronomy 16:10Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio.
Deuteronomy 30:16ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laŭ Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj por ke vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi ĝin.
Esther 9:22kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraŭ siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malĝojon en ĝojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malriĉuloj.