Readmono 17:11
Laŭ la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laŭ la decido, kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne dekliniĝu dekstren nek maldekstren.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 5:32Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankiĝu dekstren, nek maldekstren.
Deuteronomy 25:1Se estos disputo inter homoj, ili venu al la juĝo, kaj oni juĝu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu.
Joshua 1:7Nur estu forta kaj tre kuraĝa, penante agi laŭ la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne dekliniĝu de ĝi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu ĉie, kien vi iros.
2 Samuel 14:19Kaj la reĝo diris: Ĉu ne la mano de Joab estas kun vi en ĉio ĉi tio? Kaj la virino respondis kaj diris: Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho reĝo, ne estas eble dekliniĝi dekstren nek maldekstren de ĉio, kion diris mia sinjoro la reĝo; ĉar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino ĉiujn ĉi tiujn vortojn.
Malachi 2:8Sed vi forkliniĝis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
Titus 3:1Memorigu ilin, ke ili submetiĝu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por ĉiu bona laboro,