Readmono 17:20
por ke ne altiĝu lia koro super liaj fratoj kaj por ke li ne dekliniĝu de la ordono dekstren nek maldekstren, por ke li restu longe en sia reĝeco, li kaj liaj filoj, inter Izrael.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 4:2Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de ĝi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi.
Deuteronomy 8:2Kaj memoru la tutan vojon, laŭ kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciiĝi, kio estas en via koro, ĉu vi obeos Liajn ordonojn aŭ ne.
Deuteronomy 12:25ne manĝu ĝin, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi, se vi faros plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
Deuteronomy 12:32Ĉion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi ĝin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.
1 Samuel 10:25Kaj Samuel klarigis al la popolo la rajtojn de la reĝado, kaj skribis tion en libron kaj metis antaŭ la Eternulon. Kaj Samuel foririgis la tutan popolon ĉiun al lia domo.
1 Samuel 15:23Ĉar malobeo estas kiel peko de sorĉado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malŝatis la diron de la Eternulo, Li malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo.