Readmono 17:8
Se estos por vi tro malfacila ia juĝa afero inter sango kaj sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en disputaj aferoj en via urbo: tiam leviĝu, kaj iru al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 18:26Kaj ili juĝadis la popolon en ĉiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj ĉiun aferon malgrandan juĝadis ili.
Exodus 21:20Se iu batos sian sklavon aŭ sian sklavinon per bastono, kaj tiu mortos sub lia mano, tiam oni devas lin puni;
Exodus 21:28Se bovo kornobatos viron aŭ virinon kaj tiu mortos, tiam oni ŝtonmortigu la bovon kaj ĝia viando ne estu manĝata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa.
Numbers 35:11tiam elektu al vi urbojn, kiuj estu ĉe vi urboj de rifuĝo, kien povas forkuri mortiginto, kiu mortigis homon senintence.
Numbers 35:19La venĝanto de la sango mem povas mortigi la mortiginton; kiam li renkontos lin, li povas mortigi lin.
Deuteronomy 12:5sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter ĉiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia loĝejo direktu vin kaj venu tien,