Readmono 2:25
De la nuna tago Mi komencos ĵetadi teruron kaj timon antaŭ vi sur la popolojn sub la tuta ĉielo; tiuj, kiuj aŭdos la famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaŭ vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 15:14Aŭdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la loĝantojn de Filiŝtujo.
Numbers 22:3Kaj Moab tre timis tiun popolon, ĉar ĝi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaŭ la Izraelidoj.
Deuteronomy 28:10Kaj vidos ĉiuj popoloj de la tero, ke la nomo de la Eternulo estas sur vi, kaj ili timos vin.
Joshua 9:24Kaj ili respondis al Josuo kaj diris: Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaŭ vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon.
2 Kings 7:6La Sinjoro aŭdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de ĉaroj kaj la sonon de ĉevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia: Certe la reĝo de Izrael dungis kontraŭ ni la reĝojn de la Ĥetidoj kaj la reĝojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraŭ nin.
Jeremiah 33:9Kaj tio fariĝos por Mi agrabla nomo, laŭdo kaj gloro antaŭ ĉiuj nacioj de la tero, kiuj aŭdos pri la tuta bono, kiun Mi faras al ili, kaj ili ektimos kaj ektremos pro la tuta bono kaj la tuta bonstato, kiun Mi donos al ĝi.