Readmono 2:30
Sed ne volis Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, tralasi nin, ĉar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 4:21Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, ĉiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaŭ Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri.
Exodus 11:10Kaj Moseo kaj Aaron faris ĉiujn tiujn miraklojn antaŭ Faraono; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando.
Numbers 21:33Kaj ili forturniĝis kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la reĝo de Baŝan, li kaj lia tuta popolo, por batali ĉe Edrei.
Joshua 11:19Ne ekzistis urbo, kiu faris pacon kun la Izraelidoj, krom la Ĥividoj, loĝantoj en Gibeon; ĉiujn ili prenis per milito.
Judges 11:20sed Siĥon ne volis, ke Izrael trairu liajn limojn; kaj Siĥon kolektis sian tutan popolon, kaj ili stariĝis tendare en Jahac kaj batalis kontraŭ Izrael.
Isaiah 48:4Ĉar Mi sciis, ke vi estas obstina kaj via kolo estas fera tendeno kaj via frunto estas kupra,