Readmono 2:36
De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, ĝis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontraŭstari al ni: ĉion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 4:48de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, ĝis la monto Sion (kiu ankaŭ nomiĝas Ĥermon);
Joshua 12:2Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon, kaj regis de Aroer, kiu troviĝas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, ĝis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;
Joshua 13:16Kaj ilia regiono estis de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas meze de la valo, kaj la tuta ebenaĵo ĝis Medba,
Judges 11:26De la tempo, kiam Izrael ekloĝis en Ĥeŝbon kaj en ĝiaj dependaĵoj kaj en Aroer kaj en ĝiaj dependaĵoj, kaj en ĉiuj urboj, kiuj estas apud Arnon, pasis jam tricent jaroj; kial vi ne forprenis ilin en tiu tempo?
Isaiah 17:2Forlasitaj estos la urboj de Aroer; brutaroj tie paŝtiĝos, kaj neniu ilin fortimigos.
Jeremiah 48:19Staru ĉe la vojo kaj rigardu, ho loĝantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la forsaviĝanton, kaj diru: Kio fariĝis?