Readmono 20:16
Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, lasu la vivon al neniu animo;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 21:2Tiam Izrael faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris: Se Vi donos ĉi tiun popolon en mian manon, tiam mi detruos iliajn urbojn.
Numbers 33:52tiam forpelu de antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando, kaj detruu ĉiujn iliajn figurojn, kaj ĉiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj ĉiujn iliajn altaĵojn ekstermu;
Deuteronomy 7:1Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por ekposedi ĝin, kaj Li forpelos antaŭ vi grandnombrajn popolojn, la Ĥetidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la Ĥividojn kaj la Jebusidojn, sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn ol vi;
Deuteronomy 7:16Kaj vi konsumos ĉiujn popolojn, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonas al vi; ne indulgu ilin via okulo, kaj vi ne servu al iliaj dioj, ĉar tio estus falilo por vi.
Deuteronomy 31:5Kaj la Eternulo transdonos ilin al vi, kaj vi agos kun ili laŭ ĉiuj ordonoj, kiujn mi donis al vi.
Joshua 9:7Kaj la Izraelidoj diris al la Ĥividoj: Eble vi loĝas apude de ni; kiel do ni povas fari kun vi interligon?