Deuteronomy 21:18
Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne aŭskultas la voĉon de sia patro nek la voĉon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne aŭskultas ilin:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 21:15Kiu batas sian patron aŭ sian patrinon, tiu devas esti mortigita.
Leviticus 19:3Ĉiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu: Mi estas la Eternulo, via Dio.
Deuteronomy 8:5Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin.
2 Samuel 7:14Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros malbonagon, Mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj.
Proverbs 13:24Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.
Proverbs 19:18Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.