Readmono 24:1
Se iu prenos virinon kaj fariĝos ŝia edzo, kaj okazos, ke ŝi ne plaĉas al li, ĉar li trovis ĉe ŝi ion hontindan: tiam li skribu al ŝi eksedzigan leteron kaj donu ĝin en ŝian manon kaj forsendu ŝin el sia domo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Kaj se ŝi eliros el lia domo kaj iros kaj edziniĝos kun alia viro;
Cross References
Exodus 21:10Se li prenos por li alian edzinon, tiam nutraĵo, vestoj, kaj edzina vivo ne devas esti rifuzataj al ŝi.
Deuteronomy 22:13Se iu prenos edzinon kaj envenos al ŝi kaj ekmalamos ŝin,
Deuteronomy 22:29tiam la viro, kiu kuŝis kun ŝi, donu al la patro de la junulino kvindek arĝentajn monerojn, kaj ŝi fariĝu lia edzino, pro tio, ke li senhonorigis ŝin; li ne povas forigi ŝin de si dum sia tuta vivo.
Isaiah 50:1Tiele diras la Eternulo: Kie estas la eksedziga letero de via patrino, per kiu Mi ŝin forpuŝis? aŭ al kiu el Miaj kreditoroj Mi vendis vin? Jen pro viaj pekoj vi estas venditaj, kaj pro viaj krimoj estas forpuŝita via patrino.
Jeremiah 3:8Mi vidis ĉiujn adultaĵojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis ŝin kaj donis al ŝi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis ŝia perfidema fratino Judujo, sed ŝi iris kaj ankaŭ malĉastis.
Matthew 1:19Kaj ŝia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti ŝin al publika malhonoro, volis ŝin sekrete forsendi.