Readmono 25:19
Tial, kiam la Eternulo, via Dio, ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedaĵon, elviŝu la memoron pri Amalek el sub la ĉielo; ne forgesu.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 17:14Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu ĉi tion por memoro en libron kaj enmetu ĉi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la ĉielo.
Deuteronomy 3:18Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante: La Eternulo, via Dio, donis al vi ĉi tiun landon, por ke vi posedu ĝin; armitaj iru antaŭ viaj fratoj la Izraelidoj, ĉiuj militkapablaj.
Deuteronomy 21:23tiam lia kadavro ne devas resti dum la nokto sur la arbo, sed vi devas lin enterigi en la sama tago; ĉar pendigito estas malbenita antaŭ Dio; kaj ne makulu vian teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
Joshua 7:12Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaŭ siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, ĉar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitaĵon el inter vi.
Joshua 23:1Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon.
1 Samuel 15:1Kaj Samuel diris al Saul: Min sendis la Eternulo, por sanktolei vin kiel reĝon super Lia popolo, super Izrael; aŭskultu do la voĉon de la vortoj de la Eternulo.