Readmono 25:6
Kaj la unuenaskito, kiun ŝi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 38:8Tiam Jehuda diris al Onan: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedziĝu kun ŝi kaj naskigu idaron al via frato.
Deuteronomy 9:14lasu Min, Mi ekstermos ilin, kaj Mi forviŝos ilian nomon el sub la ĉielo, kaj Mi faros el vi popolon pli fortan kaj pli grandnombran ol ili.
Deuteronomy 29:20La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraŭ tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en ĉi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la ĉielo;
Ruth 4:10kaj ankaŭ Ruton, la Moabidinon, la edzinon de Maĥlon, mi akiris al mi kiel edzinon, por restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo, por ke la nomo de la mortinto ne estingiĝu inter liaj fratoj kaj ĉe la pordego de lia loko; vi estas atestantoj hodiaŭ.
Psalms 109:13Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo.