Readmono 26:11
Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu loĝas inter vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 12:12kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, ĉar li ne havas parton kaj posedaĵon kun vi.
Deuteronomy 16:11Kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon.
Psalms 63:3Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.
Isaiah 65:14Miaj servantoj kantos pro kora gajeco, kaj vi krios pro kora doloro kaj ploros pro aflikto de spirito.
Acts 2:46Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro,
Philippians 4:4Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju.