Readmono 26:12
Kiam vi finos la apartigadon de ĉiuj dekonaĵoj el viaj produktaĵoj en la tria jaro, la jaro de la dekonaĵoj, kaj vi fordonos al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, por ke ili manĝu inter viaj pordegoj kaj satiĝu:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 47:24Kaj kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono, kaj kvar partoj apartenos al vi, por prisemi la kampon kaj por manĝi, por vi, por ĉio, kio estas en viaj domoj, kaj por viaj infanoj.
Leviticus 27:30Ĉiu dekonaĵo el la tero, el la semitaĵo de la tero, el la fruktoj de la arboj apartenas al la Eternulo; ĝi estas sanktaĵo de la Eternulo.
Deuteronomy 12:17Vi ne devas manĝi en viaj urboj la dekonaĵon el via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj ĉiujn viajn promesitaĵojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj;
Deuteronomy 14:28Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonaĵon de viaj produktaĵoj de tiu jaro kaj metu tion ĉe viaj pordegoj;
Proverbs 14:21Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa.
Hebrews 7:5Kaj efektive el la filoj de Levi tiuj, kiuj ricevas la pastran oficon, havas ordonon imposti laŭleĝe podekone la popolon, tio estas, siajn fratojn, kvankam elirintajn el la lumboj de Abraham;