Readmono 26:17
Al la Eternulo vi promesis hodiaŭ, ke Li estos via Dio, kaj ke vi iros laŭ Liaj vojoj kaj observos Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn kaj Liajn decidojn kaj aŭskultos Lian voĉon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 15:2Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, Kaj Li estis por mi savo. Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros, La Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos.
Exodus 20:19Kaj ili diris al Moseo: Parolu vi kun ni, kaj ni aŭskultos, sed Dio ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu.
Deuteronomy 5:2La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur Ĥoreb.
Deuteronomy 13:4La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian voĉon aŭskultu, kaj al Li servu, kaj al Li alteniĝu.
Deuteronomy 15:5se vi nur obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio, por observi kaj plenumi ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ.
Deuteronomy 29:12por ke vi transiru en la interligon de la Eternulo, via Dio, kaj en Lian ĵuran interkonsenton, kiun la Eternulo, via Dio, faras kun vi hodiaŭ,