Readmono 26:5
Kaj vi ekparolos, kaj diros antaŭ la Eternulo, via Dio: Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enloĝiĝis tie fremdule kun malmulte da homoj, kaj fariĝis tie popolo granda, forta, kaj multenombra;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Kaj la pastro prenos la korbon el via mano, kaj metos ĝin antaŭ la altaron de la Eternulo, via Dio.
6kaj la Egiptoj agis malbone kontraŭ ni kaj premis nin kaj metis sur nin malfacilan laboron;
Cross References
Genesis 25:20Kaj Isaak havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano.
Genesis 28:5Kaj Isaak forsendis Jakobon, kaj tiu iris Mezopotamion, al Laban, la filo de Betuel la Siriano, frato de Rebeka, patrino de Jakob kaj Esav.
Genesis 31:24Tiam Dio aperis al Laban la Siriano nokte en la sonĝo, kaj diris al li: Gardu vin, ke vi ne parolu kun Jakob bone nek malbone.
Genesis 43:1La malsato estis tre premanta en la lando.
Genesis 45:7Kaj Dio sendis min antaŭ vi, por vin restigi sur la tero kaj por konservi vian vivon per granda savo.
Genesis 46:1Izrael ekiris kun ĉio, kion li havis, kaj li venis en Beer-Ŝeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak.