Readmono 28:1
Se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol ĉiuj popoloj de la tero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 23:22Sed se vi aŭskultos lian voĉon, kaj faros ĉion, kion Mi diros, tiam Mi malamikos kontraŭ viaj malamikoj kaj premos viajn premantojn.
Deuteronomy 7:12Kaj pro tio, ke vi aŭskultos tiujn regulojn kaj observos ilin kaj plenumos ilin, la Eternulo, via Dio, konservos al vi la interligon kaj la favorkorecon, pri kiuj Li ĵuris al viaj patroj;
Deuteronomy 11:13Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaŭ, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo:
Deuteronomy 26:18Kaj la Eternulo promesis al vi hodiaŭ, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos ĉiujn Liajn ordonojn;
Psalms 91:14Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
Psalms 111:10Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.