Readmono 28:13
Kaj la Eternulo faros vin kapo, ne vosto, kaj vi estos nur supre, kaj vi ne estos malsupre; se vi obeos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por observi kaj plenumi,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 15:26Kaj Li diris: Se vi aŭskultados la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio plaĉas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados ĉiujn Liajn leĝojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; ĉar Mi estas la Eternulo, via saniganto.
Deuteronomy 4:6Kaj observu kaj plenumu ilin; ĉar tio estas via saĝo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj aŭdos pri ĉiuj ĉi tiuj leĝoj, kaj diros: Efektive, popolo saĝa kaj prudenta estas tiu granda popolo.
Deuteronomy 28:43La fremdulo, kiu estos inter vi, leviĝos super vi ĉiam pli kaj pli alte, kaj vi malleviĝos ĉiam pli kaj pli malalte.
Philippians 1:27Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo, por ke, ĉu mi alvenos kaj vin vidos, aŭ forestos, mi aŭdu pri viaj aferoj, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio,