Readmono 28:25
Frapos vin la Eternulo antaŭ viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaŭ ili; kaj vi estos terurilo por ĉiuj regnoj de la tero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 26:36Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.
Deuteronomy 32:30Kiel povus unu persekuti milon Kaj du forkurigi dek milojn, Se ilia Defendanto ilin ne vendus Kaj la Eternulo ilin ne transdonus?
Isaiah 30:17De la minaco de unu forkuros tuta milo, de la minaco de kvin vi ĉiuj forkuros, ĝis vi restos kiel signo sur la supro de monto kaj kiel flago sur monteto.
Jeremiah 24:9kaj Mi donos al ili suferadon kaj mizeron en ĉiuj regnoj de la tero, Mi faros ilin objekto de honto, de ekzemplo, de moko, kaj de malbeno sur ĉiuj lokoj, kien Mi dispelos ilin;
Jeremiah 34:17Tial tiele diras la Eternulo: Vi ne obeis Min, ke vi proklamu liberecon ĉiu al sia frato kaj unu al la alia; jen Mi proklamas koncerne vin liberecon al la glavo, pesto, kaj malsato, kaj Mi faros vin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero.
Hosea 8:3Izrael forpuŝis la bonon; malamiko lin persekutos.