Readmono 28:27
La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne povos resaniĝi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
28La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco.
Cross References
Exodus 9:10Kaj ili prenis cindron el la forno kaj stariĝis antaŭ Faraono, kaj Moseo ĵetis ĝin al la ĉielo, kaj aperis brulumaj abscesoj sur la homoj kaj sur la bestoj.
Exodus 15:26Kaj Li diris: Se vi aŭskultados la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio plaĉas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados ĉiujn Liajn leĝojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; ĉar Mi estas la Eternulo, via saniganto.
Leviticus 21:20nek ĝibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo.
Deuteronomy 28:60Kaj Li turnos sur vin ĉiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi timis, kaj ili alkroĉiĝos al vi.
1 Samuel 5:9Sed kiam oni transportis ĝin, la mano de la Eternulo faris en la urbo tre grandan tumulton, kaj Li frapis la loĝantojn de la urbo, kiel la malgrandajn, tiel ankaŭ la grandajn, kaj aperis sur ili tuberoj.
Psalms 78:66Kaj Li batis ĝiajn malamikojn malantaŭen: Eternan malhonoron Li donis al ili.