Readmono 28:33
La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron manĝos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en ĉiu tempo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
34Kaj vi freneziĝos de la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos.
Cross References
Leviticus 26:16tiam ankaŭ Mi faros al vi tion: Mi sendos sur vin teruron, maldikiĝon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin manĝos viaj malamikoj.
Deuteronomy 28:51Kaj ĝi manĝos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, ĝis ĝi ruinigos vin tiel, ke ĝi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitaĵojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, ĝis ĝi pereigos vin.
Judges 6:5Ĉar ili venadis kun siaj brutoj kaj tendoj en multego, simile al akridoj; kaj ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon, por dezertigi ĝin.
Nehemiah 9:37Kaj ĝiaj produktaĵoj abunde iras al la reĝoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laŭ sia plaĉo, kaj en granda mizero ni estas.
Isaiah 1:7Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaŭ vi formanĝas fremduloj, kaj dezerta ĝi estas, kiel ruinigita de fremduloj.
Jeremiah 4:17Kiel kampogardistoj ili ĉirkaŭas ĝin, ĉar ĝi ribelis kontraŭ Mi, diras la Eternulo.