Readmono 28:48
Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de ĉio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, ĝis li ekstermos vin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Nehemiah 9:35En la tempo de sia regno, kaj ĉe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj.
Jeremiah 5:19Kaj kiam oni demandos: Pro kio la Eternulo, nia Dio, faras al ni ĉion ĉi tion? tiam diru al ili: Kiel vi forlasis Min kaj servas al fremdaj dioj en via lando, tiel vi servos al fremduloj en lando, kiu ne apartenas al vi.
Jeremiah 27:12Kaj al Cidkija, reĝo de Judujo, mi diris tiajn samajn vortojn, nome: Metu vian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel, kaj servu al li kaj al lia popolo, kaj restu vivantaj.
Jeremiah 44:17sed ni faros ĉion laŭ la vortoj, kiuj eliras el nia buŝo, ni incensos al la reĝino de la ĉielo, ni verŝos al ŝi verŝoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj reĝoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.
Jeremiah 44:27Jen Mi viglos super ili por malbono, ne por bono; kaj ĉiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta, pereos de glavo kaj de malsato, ĝis ili tute ekstermiĝos.
Lamentations 1:14Kunplektiĝis per Lia mano la jugo de miaj pekoj; Ili kunplektiĝis, suriris sur mian kolon; Li faligis mian forton; La Sinjoro transdonis min en tiajn manojn, el kiuj mi ne povas leviĝi.